Morgaŭo intencis esti la "Huffington Post" (tamen neŭtrala) de Esperantujo, sed kun mallonga, monda novaĵo en simpla Esperanto. Ĝi estis sukcese klopoda projekto, kaj re-lanĉos en junio, 2017.

2018-04-21

Morgaŭo baldaŭ relanĉota!

Pro ne-eviteblaj kialoj, ni estis malfruaj en progreso, sed Morgaŭo feliĉe nun povas raporti, ke la relanĉo venos baldaŭ! Ni estas en diskutoj pri serviloj, kaj baldaŭ havos novan hejmon sur la interreto kaj baldaŭ nova adreso!

2017-04-25

Morgaŭo relanĉos en junio!

Morgaŭo feliĉe anoncas hodiaŭ, ke la klopoda periodo finiĝis sukcese. La celo ĝis nun de Morgaŭo estis provi porti al la Esperanto-mondo simplan mallongan novaĵservon, kaj feliĉe ni povas anonci, ke la rezultoj de la eksperimento montras, ke Morgaŭo povos esti daŭre sukcesa. Pro tio, ni haltigas la nunan klopodon, kaj intencas re-lanĉi plene Morgaŭon pli bele, pli forte, kaj pli grande post mallonga tempo.

Ni dankas al ĉiuj el la subtenantoj, legantoj kaj kontribuintoj ĝis nun, kaj kore promesas, ke Morgaŭo revenos en junio 2017!

ĜIS JUNIO!!!

2017-04-14

Novaĵo pri Morgaŭo baldaŭ....

Bonvole atendu, ni anoncos freŝan bonan novaĵon pri Morgaŭo baldaŭ. Ni dankas vin por via daŭra subteno de ĉi tiu projekto.

2017-04-04

Tertremo ĉe la Filipinoj

Mapo de la tertremo
Mapo de la tertremo
(foto-fonto)
Tertremo subite ĉi-vespere okazis en la Filipinoj, kun forteco 5,4 laŭ la skalo de Richter. La centro de la tertremo estis en la provinco Batangas, sur la filipina insulo de Luzon. Multaj malpli fortaj postaj tertremoj ankoraŭ okazas dum la nokto.

Terorista atako en la metroo de Sankt-Peterburgo

Hieraŭ okazis bomba eksplodo en la metroo de la rusa urbo Sankt-Peterburgo. 14 (dek kvar) homoj mortis pro la  terorista atako. Dekoj da homoj estis vunditaj. Laŭ la rusaj enketistoj (tiuj, kiuj esploras pri la afero por eltrovi informon), la atakinto estis ruso, kiu naskiĝis en Kirgizio. La atakinto nomiĝas  Akbarzhon JALILOV. La rusa prezidento Vladimir PUTIN esprimis kondolencojn por la viktimoj.

2017-04-03

Reformado de Tokia Elektropova Kompanio

Enoficiĝonta prezidanto de Tokia Elektropova Kompanio KAŬAMURA Takaŝi donis gazetaran konferencon en Tokio la 3-an de aprilo, 2017. Tie li diris, ke teamo de eksteraj direktoroj estos organizata por reformadi la kompanion. Li ankaŭ emfazis, ke li antaŭenpuŝos restrukturadon kaj re-aktivigadon de nukleaj centraloj por la kompanio por financigi kompensadon al viktimoj de la akcidento ĉe Fukuŝima Unua Nuklea Centralo kaj ĝian malmuntadon. Fukuŝima Unua kripliĝis pro la grandega tertremo kaj sekvintaj cunamoj okazintaj en la 11-a marto de 2011.

de gast-kontribuanto Bonakuraĝo.