Ruando |
La ruanda registaro faras novan leĝon aldoni plian lingvon al la listo de siaj oficialaj naciaj lingvoj. La nova oficiala lingvo estas la svahila lingvo (svahila: Kiswahili).
Adopto de la svahila lingvo helpos Ruandon paroli kun siaj najbaroj en orienta Afriko. Ili jam havas la ruandan (nacilingve: Kinyarwanda), la francan, kaj la anglan kiel oficialajn lingvojn.
Pli ol 120 (cent dudek) milionoj da homoj parolas la svahilan lingvon tutmonde, kaj la lingvo jam servas kiel interlingvo en orienta Afriko.