Morgaŭo intencis esti la "Huffington Post" (tamen neŭtrala) de Esperantujo, sed kun mallonga, monda novaĵo en simpla Esperanto. Ĝi estis sukcese klopoda projekto, kaj re-lanĉos en junio, 2017.

2017-03-22

Terorista atako en Londono

Westminster
Westminster
(foto-fonto)
Hodiaŭ okazis terorista atako en Londono, en la registara kvartalo Westminster. Laŭ la BBC, kvar homoj jam mortis pro la atako. Policanoj pafis la atakanton.

2017-03-20

Breksiĝo komenciĝos la 29an de marto

Breksiĝo
Breksiĝo
(foto-fonto)
La ĉefministrino de la Unuiĝinta Reĝlando, Theresa MAY, hodiaŭ anoncis, ke la procedo por Breksiĝo komenciĝos la 29an (dudek naŭan) de marto, 2017 (dumil dek sep). La Unuiĝinta Reĝlando formale devas sciigi al la Eŭropa Unio, ke la eliro komencas laŭ la reguloj en Artikolo 50 (kvindek) de la Lisbona Traktato. May kaj ŝia registaro havos nur du jarojn por diskuti la eliron, kaj la eliro de Britio el la Eŭropa Unio finfine okazos en marto 2019 (dumil dek naŭ).

2017-03-19

Kanada instruistino gajnas "Monda Instruisto"-premion

Maggie MacDonnell
Maggie MacDonnell
(foto-fonto)
Kanada instruistino Maggie MacDonnell gajnis ĉi-semajnfine premion de miliono da usonaj dolaroj. por ŝia aktiveco en instruado, pere de la Global Teacher Prize (Monda Instruisto-Premio). Ŝi instruas ĉe la Ikusik lernejo en Salluit, kiu estas malvarmega, izolita (tre fora) vilaĝo en la kanada arkta regiono.

Ŝi instruas en regiono, kie estas sanproblemoj, sociaj problemoj, sinmortoj, alkoholuzado, kaj droguzado inter la junuloj. Ŝi fondis programojn inter la studentoj por plibonigi iliajn vivojn.

2017-03-16

Eŭropo trankviliĝas kaj festas pro nederlanda elektada gajno de Rutte

Mark RUTTE festas
Mark RUTTE festas
(foto-fonto)
Mark RUTTE povas eble regajni la postenon de ĉefministro de Nederlando, ĉar lia partio estis la plej populara en la nederlanda voĉdono. La kontraŭ-enmigrada, kontraŭ-EUa (Eŭropa Unio), kontraŭ-islama partio de la ekstremisto Geert WILDERS nur sukcesis gajni duan vicon. Homoj en la tuta Eŭropo festis la gajnon. Angela MERKEL, la germana kancelierino, diris, ke la gajno estis "bona tago por demokratio".

2017-03-15

Nederlando voĉdonas

Nederlanda parliamento
Nederlanda parliamento
Hodiaŭ Nederlando voĉdonas por nova registaro. Du el la plej popularaj kandidatoj estas Mark RUTTE, de centra-dekstra partio, kaj la ekstremdekstra Geert WILDERS, kiu staras kontraŭ islamo, la Eŭropa Unio, kaj enmigrado. 28 (dudek ok) partioj entute konkursas por gajni 150 (cent kvindek) parliamentajn (registarejo) postenojn.

2017-03-14

Neĝoŝtormo ekfalas sur nord-orientan Usonon

Centra Parko, Novjorko sub neĝo
Centra Parko, Novjorko sub neĝo
Peza vintra neĝoŝtormo ekfalas nuntempe sur nord-orientan Usonon. Krizostato estis deklarita en usonaj ŝtatoj Virginio, Novjorkio, Pensilvanio, Konektikuto, kaj Nov-Ĵerzejo pro la ŝtormo.

La neĝo kaŭzas problemojn por pli of 50 (kvin dek) milionoj da homoj. Oni konsilas tiujn en la tuŝatajn lokojn ne eliri la domon dum la ŝtormo; tamen en Novjorko, kelkaj homoj eĉ skias tra la Centra Parko.

2017-03-13

Plano: Dua referendumo por skota sendependeco

Nicola Sturgeon
Nicola Sturgeon
La skota Unua Ministrino Nicola STURGEON hodiaŭ anoncis, ke ŝi planas peti permeson starigi denove referendumon (demandi al la landanoj per voĉdono pri politika afero) pri sendependeco de Skotlando el la Unuiĝinta Reĝlando. La lasta referendumo okazis en 2014 (dumil dek kvar). Kvankam la rezulto de la lasta referendumo estis "ne" al sendependeco, ŝi kaj la Skota Nacia Partio nun kredas, ke la politika situacio en Skotlando ŝanĝiĝis post la referendumo pri breksiĝo (brita eksiĝo el la Eŭropa Unio). La ĉefministrino de la Unuiĝinta Reĝlando Theresa MAY diris, ke la situacio estas "bedaŭra".

2017-03-12

La Papo anoncas viziton al paca Kolombio

La flago de Kolombio
La flago de Kolombio
La Papo anoncis sabaton, ke li vojaĝos al Kolombio dum septembro ĉi-jare. Lia Moŝto vizitos nur unu landon en Sud-Ameriko. Li havas grandan intereston pri Kolombio, ĉar li volas helpi la konstruadon de paco en la lando.

Lastjare en novembro la registaro de Kolombio kaj ribela marksista-leninista grupo FARK (Fortoj Armitaj Revoluciaj de Kolombio) finfine konsentis al paca akordo, post jardekoj da enlanda milito inter la ribeloj kaj la registara armeo.

2017-03-11

Anglio gajnas en la Ses-Nacia Rugbea Turniro

Ses-Nacia Rugbea Turniro
Ses-Nacia Rugbea Turniro
Hodiaŭ Anglio gajnis en la Ses-Nacia Rugbea Turniro. Ili gajnis, kiam ili ludis kontraŭ Skotlando. Anglio gajnis 61 (sesdek unu) poentojn, kaj Skotlando gajnis nur 21 (dudek unu) poentojn. Rugbeo estas sporto, kiun oni ludas per ovala pilko.

En la turniro, ses landoj konkursas. Pro tio, la konkurso, aŭ turniro, estas nomata Ses-Nacia Rugbea Turniro. La ses landoj kiuj konkursas estas: Anglio, Francio, Irlando, Italio, Kimrio, kaj Skotlando.

2017-03-10

Sud-korea Prezidentino Park Geun-hye elpostenigita

Park Geun-hye
Park Geun-hye
(foto-fonto)
PARK Geun-hye estis la 11a (dek unua) kaj unua virina Prezidentino de Sud-Koreio. Ŝi estis hodiaŭ elpostigita per leĝa tribunalo pro korupteco. Kvankam ŝi nun estas sen la oficiala posteno, ŝi ankoraŭ ne forlasas la prezidentan loĝejon. Laŭ raportoj, la kialo por la elpostenigo estas, ke la tiama Prezidentino misuzis la prezidentan postenon por helpi sian amikinon CHOI In-Sook en financaj aferoj.

Bataloj inter policistoj kaj protestantoj okazis hodiaŭ en la stratoj de Seulo. La ĉefurbo de Sud-Koreio, Seulo, gastigos la esperantan Universalan Kongreson en julio 2017.

2017-03-09

Viro atakis kvin homojn per hakilo en Düsseldorf

Düsseldorf fervojstacidomo
Düsseldorf fervojstacidomo
(foto-fonto)
Laŭ polica raporto, viro ĉi-vespere atakis per hakilo kaj tiel vundis kvin homojn en la fervojstacidomo en Düsseldorf, Germanio. Neniu ĝis nun mortis pro la atakoj. Unu atakinton arestis la policistoj. La kialo por la atako estas ankoraŭ ne konata. Oni haltis la fervojan trafikon al la stacidomo.

2017-03-08

Peugeot-Citroen aĉetas rivalajn aŭto-fabrikantojn Vauxhall/Opel

Peugeot
Peugeot
La franca firmao Groupe PSA (Grupo PSA), kiu posedas la komercajn aŭto-fabrikantojn Peugeot kaj Citroën, ĉi-semajne anoncis, ke ili akiras la eŭropan parton de la usona aŭto-firmao GM. La eŭropa parto de GM ĝis nun estis la aŭto-frabrikantoj Vauxhall kaj Opel.

Kun Vauxhall, Opel, Peugeot kaj Citroën ĉiuj en la sama komerca grupo, la Groupe PSA estas la due plej granda aŭto-firmao en Eŭropo. La unue plej granda estas la rivala Volkswagen.

Feliĉan Internacian Tagon de Virinoj

Internacia Tago de Virinoj
Internacia Tago de Virinoj
(foto-fonto)
Hodiaŭ ni festas tutmonde la virinojn de la mondo.

Laŭ Vikipedio: "Tiu ĉi tago estas grava festotago pri la atingitaj ekonomiaj, politikaj kaj sociaj rezultoj de virinoj."

2017-03-07

Laŭ Wikileaks, la CIA povas kodspioni vian televidilon

Wikileaks
Wikileaks
Wikileaks, la sendependa kontraŭ-sekreta servo, hodiaŭ diris, ke la usona CIA (Centra Agentejo de Inteligenteco) povas kodrompi en Samsung F8000-televidilojn, Android- kaj Apple-poŝtelefonojn, kaj Vindoza komputilojn. Per tiuj kodrompiloj, la inteligentecaj instancoj povus spione aŭskulti aŭ vidi ĉion, kio okazas per la elektronika ilo. La kutima uzo de tiaj kodumoj estus gajni informon pri teroristoj aŭ landoj kaj homoj, kiuj kontraŭas malutile la spionan instancon.

Wikileaks estas retejo, kiu eldonas sekretajn dokumentojn ofte kontraŭleĝe sen permeso de la eldonanta instanco.

2017-03-06

Kritikantoj plendas nur pri geja protagonisto el Disney-a filmo pri amo inter virino kaj besto

Josh Gad, kiu rolludas LeFou
Josh Gad, kiu rolludas LeFou
Kritikantoj en Rusio plendis pri geja protagonisto el la nova filmo "Bela kaj la Best'" (Beauty and the Beast) de la filma firmao Disney. La protagonisto LeFou (rolludate de aktoro Josh Gad) estas geja en la filmo, laŭ Disney.

La filmo estas ĉefe pri amo de bela virino kaj bova monstro, t.e. (tio estas) la besto, kiuj enamiĝas unu kun la alia. Tamen, por rusaj cenzuristoj, la ebleco havi en la filmo malgravan gejan protagoniston estis sufiĉa, por ke la filmo ne estu permesata en Rusio por tiuj pli june ol 16 (dek ses) jarojn. Lau la rusaj cenzuristoj, la filmo disdonas "gejan propogandon al junuloj", kiu estas kontraŭ rusa leĝo.

LeFou estas la unua geja protagonisto kiun Disney kreis.

2017-03-05

Okazis spiona subaŭskultado de telefonvokoj ĉe Trump Towers, laŭ usona Prezidento Trump

Trump uzas poŝtelefonon
Trump uzas poŝtelefonon
(foto-fonto)
Usona Prezidento Donald Trump ĉi-semajnfine raportis, ke spiona (sekreta informo-servo de la registaro) subaŭskultado (sekreta, eble-senpermesa aŭskultado) okazis ĉe sia komerca kaj loĝeja domego Trump Tower (Trump-Turo) en Novjorko, Usono. Laŭ Trump, la subaŭskultado okazis, kiam li estis kandidato por usona prezidento. La aŭskultintoj, laŭ Trump, estis la la usona spiona instanco. Tamen Trump ĝis nun ne jam ofertis pruvaĵon pro sia postulo.

Kaj Barack Obama, la tiama prezidento de Usono, kaj la eks-estro de la usona spiona instanco, James Klapper, ambaŭ negis la postulon de Trump.

2017-03-04

Ĉinio plikreskigas militisto-servan elspezon je 7%

Ĉina vic-minstro por eksterlandaj aferoj, Fu Ying
Ĉina vic-minstro por eksterlandaj aferoj,
Fu Ying
(foto-fonto)
La Popola Respubliko de Ĉinio anoncis, ke ili kreskigos la buĝeton por militisto-serva elspezo je 7% (sep procento) dum 2017 (dumil dek sep) dum Ĉinio modernigas sian militan servon. La proparolanto por la ĉina registaro, vic-minstro por eksterlandaj aferoj, Fu Ying anoncis tion hodiaŭ. Laŭ ŝi, la usona registaro eble timas, ke Ĉinio preterpasos Usonon en milita kapableco, sed ŝi ankaŭ notis ke estas granda malsimileco inter la du landoj.

Frue ĉi-semajne, usona Prezidento Donald Trump anoncis, ke la elspezo por la usona militisto-servo pligrandigas je 10% (dek procento).

2017-03-03

Usona Prokuroro Jefferson Sessions forlasas pozicion en FBI-enketo

Jeff Sessions
Jeff Sessions
(foto-fonto)
La Prokuroro (ĉefa advokato de la registaro) de Usono, Jefferson Sessions, hieraŭ forlasis sian pozicion en FBI-enketo. La FBI (usona Federacia Buroo de Enketo) nuntempe esploras pri supozaj ligoj inter Rusio kaj usona voĉdona fraŭdo. Sessions malkonfesis, ke li parolis kun la rusa ambasadoro. Sessions tamen devis eligi sin de la enketo, ĉar oni trovis pruvaĵon, ke li parolis lastjare al rusa ambasadoro Sergej Kisljak.

Politikaj kritikantoj nun postulas, ke Sessions devas abdiki sian pozicion de prokuroro. Parolante pri la afero, usona Prezidento Donald Trump defendis Porkuroron Sessions kontraŭ la kritikaj akuzoj.

2017-03-02

Akvo refluas el la kranoj ĉe Santiago, Ĉilio

La Rivero Maipo
La Rivero Maipo
(foto-fonto)
Trinkebla akvo revenas denove al Santiago post akva manko. Dum kelkaj tagoj la akvo ne fluis el la kranoj por 4 (kvar) milionoj da enloĝantoj en la ĉilia ĉefurbo, Santiago. La problemo komencis dimanĉon. Ĝin kaŭzis granda inundo ĉe la rivero Maipo. La inundo malpurigis la riveron per rubo, ŝtonoj kaj koto. La rivero Maipo estas la fonto de la trinkebla akvo por Santiago.

Oni diris, ke oni devas ne trinki la akvon ĝis la rivero estas denove klara. Restoracioj, lernejoj, kaj komercoj ne rajtis malfermi dum la akva manko. Nun la plej multe da partoj de la urbo nun povas denove ricevi puran akvon.

Dum la inundoj, 3 (tri) homoj mortis.

2017-03-01

Tamil Nadu malpermesas trinkaĵojn Kokakolaon kaj Pepsi

Coca-Cola
Coca-Cola
La trinkaĵoj Kokakolao (Coca-Cola) kaj Pepsi estis hodiaŭ malpermesataj en la plej suda barata ŝtato Tamil Nadu. La celo de la malpermeso estas, por ke homoj tie subteni anstataŭe lokajn trinkaĵojn laj produktojn.

Oni ankaŭ protestis kontraŭ la trinkaĵojn ĉar ili enhavas multan sukron, kiu estas malbonsana.