NOTU:

Morgaŭo intencas esti la "Huffington Post" (tamen neŭtrala) de Esperantujo, sed kun mallonga, monda novaĵo en simpla Esperanto. Ĉi tio estas nuntempe klopoda projekto, kaj la projekto daŭros ĝis la 14a de aprilo 2017, kiam ni do tiam decidos, ĉu daŭri aŭ ne.

2017-03-12

La Papo anoncas viziton al paca Kolombio

La flago de Kolombio
La flago de Kolombio
La Papo anoncis sabaton, ke li vojaĝos al Kolombio dum septembro ĉi-jare. Lia Moŝto vizitos nur unu landon en Sud-Ameriko. Li havas grandan intereston pri Kolombio, ĉar li volas helpi la konstruadon de paco en la lando.

Lastjare en novembro la registaro de Kolombio kaj ribela marksista-leninista grupo FARK (Fortoj Armitaj Revoluciaj de Kolombio) finfine konsentis al paca akordo, post jardekoj da enlanda milito inter la ribeloj kaj la registara armeo.