NOTU:

Morgaŭo intencas esti la "Huffington Post" (tamen neŭtrala) de Esperantujo, sed kun mallonga, monda novaĵo en simpla Esperanto. Ĉi tio estas nuntempe klopoda projekto, kaj la projekto daŭros ĝis la 14a de aprilo 2017, kiam ni do tiam decidos, ĉu daŭri aŭ ne.

RED: 08mar2017 aldono - Ni ricevis multajn mesaĝojn hodiaŭ; ni respondos kiel eble plej baldaŭ.

2017-03-08

Peugeot-Citroen aĉetas rivalajn aŭto-fabrikantojn Vauxhall/Opel

Peugeot
Peugeot
La franca firmao Groupe PSA (Grupo PSA), kiu posedas la komercajn aŭto-fabrikantojn Peugeot kaj Citroën, ĉi-semajne anoncis, ke ili akiras la eŭropan parton de la usona aŭto-firmao GM. La eŭropa parto de GM ĝis nun estis la aŭto-frabrikantoj Vauxhall kaj Opel.

Kun Vauxhall, Opel, Peugeot kaj Citroën ĉiuj en la sama komerca grupo, la Groupe PSA estas la due plej granda aŭto-firmao en Eŭropo. La unue plej granda estas la rivala Volkswagen.